Frederik Paludan Müller


Poezio

Kial oron mi ne plu posedas
kaj malriĉa vagas en la mond',
mi - antaŭe brila kiel suno
sin levanta de la horizont'? -
Tiel vi demandas - jen, la sorto
min de l' hejmo prenis sen kompat',
kaj de l' paco iris mi al mondo,
kie kontraŭ fraton batas frat'. -
Sed okaze perlon mi ekvidis; -
tiam laca estas la anim',
la okulo sata de belaĵoj
kaj de tera ĝojo, zorgo, tim'! -
Tian perlon mi neniam trovis,
en unika belo brilis ĝi!
Tian brilon, helon kaj purecon
en la mond' neniam vidis mi.

Ĝi ne nur allogis la okulon;
ĝi fariĝis la konsol' de l' kor';
per espera ĝoj' ĝi min plenigis
kaj surpirturment en ĉiu hor'.
Kiam ĝi lumigis la okulon,
venis al la kor' ĉiela ĝoj';
ĝi heligis la malbelan mondon,
min riĉigis sur mizera voj'.

Monon, eĉ multegan mi proponis
al la posedanto de l' trezor'.
Sed de mi la tuton li postulis,
- tiel granda estis la valor'!
Ĉion donis mi ĝin akiri,
min almozpetanto faris ĝi;
malaperis riĉo - nur la PERLO
ĉiam kara, restas nun ĉe mi!
168 Total read